Kajto - Melankolia trajnkanzono lyrics

[Kajto - Melankolia trajnkanzono lyrics]

1998: turneo en Usono
Post koncerto, dum la nokt', kunsidi
Babili sur la gazono
Daŭre en la malproksim', ŝarĝ-vagonaraj sonoj
Kontinue atingas nin
Melankoliaj trajn-kanzonoj
Mi pensas pri la kargo, pri la krudmaterialoj
Gruzo, sablo, karbo, nutraĵoj, animaloj
Mi revas pri la planko kie sidas en krepusko
Vagabondaj muzikantoj: Woody Guthrie
Cisco Houston

1998: turneo en Usono
Veturante de lok' al lok'
Ĉiutage alia koncert-salono
Dum kvaronhor' antaŭ barilbrak'
En Novjorka regiono
Preterveturas sur la trak'
Vagono post vagono post vagono
Mi pensas pri la trako de
La forirpunkt' ĝis la fino
Mi pensas pri la kurso
Pri de la trajno la destino
Mi revas pri la ebleco
Por kunkanti kaj kunludi
Vojaĝante al libereco kun Cisco kaj kun Woody

1998: turneo en Usono (Usono) de tiam
Lokomotiva vok' min plaĉas kiel ĉiela sono
Rеvanta pri de la trajn-fajfil'
La akordo de la tri tonoj
(Akordo de la tri tonoj)
Ankoraŭ ĉiam atingas min
Mеlankoliaj trajn-kanzonoj

Interpretation for


Add Interpretation

Add extended interpretation

If you know what the artist is talking about, can read between the lines, and know the history of the song, you can add interpretation to the lyrics. After checking by our editors, we will add it as the official interpretation of the song!

Latest added interpretations to lyrics

A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z #
Interpret