Kajto - Ni hisu la velojn lyrics
[Kajto - Ni hisu la velojn lyrics]
La ŝipo laca dormas nun
En la haveno post vojaĝ'
Ripozas nun la ekipaĵ'
Maristoj tra la stratoj vagas
Dum aliaj brandon pagas
Kaj post plezura aventur'
Jen ŝipen ili kantas nur
Ni hisu la velojn, ĉar blovas la vent'
Finfine ni foriru en ĝusta moment'
Ni kuraĝas forveli, esper' en la kor'
La ŝip' estas preta, ni iru nun for
Post longa nokt' en luna lum'
Kaj tro facila amindum'
La viroj nun kun iluzi'
Dormante pensas nur pri ŝi
Sed frumaten' retrovas sin
Forgesita jam la karulin'
Ĝojigas nur la vent' de l' mar'
Ekkantas jam la maristar'
Ni hisu la velojn, ĉar blovas la vent'
Finfine ni foriru en ĝusta moment'
Ni kuraĝas forveli, esper' en la kor'
La ŝip' estas preta, ni iru nun for
Sur ŝaŭma akvo velas ĝi
Kun vasta maro antaŭ si
Fidinda por la maristar'
Ĝi estas hejmo sen kompar'
Neniu loko sur la ter'
Plibonas kontraŭ la mizer'
Mildiĝas bone akra sent'
Forigas ĝin la mara vent'
Ni hisu la velojn, ĉar blovas la vent'
Finfine ni foriru en ĝusta moment'
Ni kuraĝas forveli, esper' en la kor'
La ŝip' estas preta, ni iru nun for
Ni hisu la velojn, ĉar blovas la vent'
Finfine ni foriru en ĝusta moment'
Ni kuraĝas forveli, esper' en la kor'
La ŝip' estas preta, ni iru nun for
Add extended interpretation
If you know what the artist is talking about, can read between the lines, and know the history of the song, you can add interpretation to the lyrics. After checking by our editors, we will add it as the official interpretation of the song!
Latest added interpretations to lyrics