Kajto - La velŝipo Magdalena lyrics

[Kajto - La velŝipo Magdalena lyrics]

Sur la velŝipo Magdalena
La matenmanĝo estas jena
Bifsteko kun botelo plena
Hej! Hej! La vivo dura

La matenmanĝo estas jena
Bifsteko kun botelo plena hej! La vivo dura
Maristoj staras sur ferdek'
La mastro krias per laŭta blek'

Mi pagos pluson sen domaĝ'
Se vi ne plendos dum vojaĝ'

"Ne, ne" diras la maristoj bravaj ne, ne, ne
Ni preferas plendi (ni preferas)
Ni preferas plendi ja

Sur Magdalena ŝvitas plage
Ĉiu maristo, li senblage
Deĵoras eĉ tri horojn tage
Hej! Hej! La vivo dura

Ĉiu maristo, li senblage
Deĵoras eĉ tri horoj tage hej! La vivo dura

Maristoj staras sur ferdek'
La mastro krias per laŭta blek'

Mi pagos pluson kun plezur'
Por unu kroma horo nur'
"Ne, ne" diras la maristoj bravaj ne, ne, ne
Fakte ni laboras tro (Fakte ni la)
Fakte ni laboras tro

Ne mankas rum' ne mankas vinoj
Ni havas kargon de putinoj
Por ĉiu vir' po tri knabinoj
Hej! Hej! La vivo dura

Mi havas kargon de putinoj
Por ĉiuj vir' po tri knabinoj
Hej! La vivo dura

Maristoj staras sur ferdek'
La mastro krias per laŭta blek'

Mi pagos pluson pli kaj plu
Se kontentiĝos vi per du

"Ne, ne" diras la maristoj bravaj ne, ne, ne
Ne sufiĉas trio da (ne sufiĉas)
Ne sufiĉas trio da

"Ne, ne" diras la maristoj bravaj ne, ne, ne
Ne sufiĉas trio da (ne sufiĉas)
Ne sufiĉas trio da

Interpretation for


Add Interpretation

Add extended interpretation

If you know what the artist is talking about, can read between the lines, and know the history of the song, you can add interpretation to the lyrics. After checking by our editors, we will add it as the official interpretation of the song!

Latest added interpretations to lyrics

A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z #
Interpret