Kajto - La granda kermeso lyrics

[Kajto - La granda kermeso lyrics]

Ni venis en mondon, hazarde, pasie
Ni tute ne trudis nin por la eniro
La viv-karuselo nin svingas ebrie
Kaj lasas nin sobre sur brua foiro
Ni flugas senzorge tra tempo junula
Ni plugas tra aĝo matura, regula
La jaroj severe tik tak-inventaras
Ĝis kvote kaj kvite kaj stumble ni staras
(ĝis kvote kaj kvite kaj stumble ni staras)

Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso
Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso

Ni lasas la mondon, hazarde, hezite
Nur kelkaj petegas pli baldaŭ eliri
Tumulto de la tagoj silentas subite
Finita la streĉo sukcesojn aspiri
Jam vanas subiĝi al novaj postuloj
Rikanas dubemo, sardonaj speguloj
Sed floro velkinta plensence odoras
Pasintajn somerojn ni milde memoras
(pasintajn somerojn ni milde memoras)

Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso
Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso

Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso
Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso
Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso
Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso
Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso

Interpretation for


Add Interpretation

Add extended interpretation

If you know what the artist is talking about, can read between the lines, and know the history of the song, you can add interpretation to the lyrics. After checking by our editors, we will add it as the official interpretation of the song!

Latest added interpretations to lyrics

A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z #
Interpret