Alberta Casey - Flugadi (Volare) testo (lyrics)
[Alberta Casey - Flugadi Volare testo lyrics]
En blu' farbite je blu'
Restante ĉiele kun ĝu'
Mi flugadis, flugadis feliĉa
Pli alten ol suno, pli alten kaj plu
Dum la mondo laŭgrade foriĝas malsupre sub mi
Kaj muziko tre dolĉe sonadis nur sole por mi
Flugadi, o ho kantadi, o ho ho ho
En blu' farbite je blu'
Restante ĉiele kun ĝu'
Pensas mi: sonĝo tiela revenas ne plu
Miajn vizaĝon kaj manojn mi farbis je blu'
Poste subite mi estis de l' vento rabita
Kaj ekflugadis mi tra la ĉiel' infinita
Flugadi, o ho kantadi, o ho ho ho
En blu' farbite je blu'
Restante ĉiele kun ĝu'
Mi daŭrigas flugadi feliĉa
Pli alten ol suno, pli alten kaj plu
Dum la mondo laŭgradе foriĝas malsupre sub mi
Via voĉo jen dolĉa muziko sonata por mi
Flugadi, o ho kantadi, o ho ho ho
En blu' farbite jе blu'
Restante surtere kun ĝu'
En blu' farbite je blu'
Restante surtere kun ĝu'