Manuell - Mirindaĵo testo (lyrics)
[Manuell - Mirindaĵo testo lyrics]
Sur ponto dum mi rigardis l' akvon kun
Malbenita emo min ĵeti suben tuj
Subite alproksimiĝis iu
Ĉu anĝelo? Tamen ŝajne nur pasanto
Manprenis min dirante tion ĉi
"Ho mirindaĵo! Kaj kial ne rimarkas vi
Ke nia mondo estas mirindaĵo?
Ho mirindaĵo! Eĉ la doloro via
Por vi fariĝi povos mirindaĵo
Rigardu ĉirkaŭ vin: amason da donacoj! Oni
Inventis por vi la maron
Ne estas vi malriĉa, posedas vi
La sunon, la vivon, la Amon"
"Ho mirindaĵo! La koro de virino
Pulsanta nur por vi, ho mirindaĵo
La lumo de l' mateno, la helpo de amiko
L' rideto de infano mirindaĵo, ho mirindaĵo"
"Rigardu ĉirkaŭ vin: amason da donacoj! Oni
Inventis por vi la maron
Ne estas vi malriĉa, posedas vi
La sunon, la vivon, la Amon"
"Ho mirindaĵo! La koro de virino
Pulsanta nur por vi, ho mirindaĵo"
La nokto jam finiĝis kaj mi pli dolĉa
Sentis la guston de la vivo
Mirindaĵo, ho mirindaĵo, ho mirindaĵo
Ho mirindaĵo