Gido - Mi vojaĝas al la sudo lyrics

[Gido - Mi vojaĝas al la sudo lyrics]

Mi vojaĝas al la sudo kaj pluiros ĝis la mar'
Tie mi kuŝos sur la strando
Kaj la suno brulos for
Cikatrojn el la nuko kaj
Gratvundojn el la korp’
Kaŭzitajn de mil manoj tuŝintaj kaj batintaj
Min dum unu tuta jaro eĉ ne spuro restos plu
Kaj kiam blovos al mortinta
Mia haŭto mara vent'
Kaj ĝin balaos kiel cindron
Jen revenos mia san'

Mi vojaĝas al la sudo kaj pluiros ĝis la mar’
Sed mi tamen ne plu certas
Ĉu la suno helpos nun
Ĝi brulas kiel ĉiam, sed ĉe mia subĉemiz'
Mi sentas ke la haŭto ŝrumpas jam pro la
Malvarmo dum la ŝvito en la botoj
Mordas je mia pied'
Kaj de kie pelis min la naŭzo
Tamen portas vent' al mi
Ree la odoron de jam
Forgesita timo kaj malam'

Mi vojaĝas al la sudo sed ne iros ĝis la mar'
Mi nur lacas, volas dormi, morgaŭ
Morgaŭ skribos mi miajn sonĝojn
Kaj mi vidos ke en tuta pasintec'
La kot' en la intestoj, mia cerbo
Mia koro jam komencas mucidiĝi
Transformiĝas al venen’
Morgaŭ tiam mi ekscios ĝian
Nomon, ĝian fonton, eĉ
Kaj se mi nur ekscius ĝian nomon
Ĝi ne murdus min

Interpretation for


Add Interpretation

Add extended interpretation

If you know what the artist is talking about, can read between the lines, and know the history of the song, you can add interpretation to the lyrics. After checking by our editors, we will add it as the official interpretation of the song!

Latest added interpretations to lyrics

A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z #
Interpret