Gido - Tro valoras por mi lyrics
[Gido - Tro valoras por mi lyrics]
Vizitis min, vizitis min
Ŝi ĉirkaŭrigardis, surkraĉis la manplatojn
Kaj tuj ordigis kaj potojn kaj patojn
Sof-kusenojn poste fleksis en la mez'
Laŭ lerta dom mastrina procez'
Mi scias ke ino el ĉi speci'
Tro valoras por mi tro valoras por mi
Poste ek al nova ĉapitro
Kaj puris vitro, kaj puris vitro
Mi kredas ke tia talento estas fakto
Venanta nur el patrina la lakto
Fine ĉie regis poluro kaj pur'
Sur ŝia jupo nur spur' de malpur'
Mi scias ke ino el ĉi speci'
Tro valoras por mi tro valoras por mi
Pendis jupo kun makulo
En la angulo, en la angul'
Trikita kalsono aperis tute nova
Tre varma kontraŭ la vento trablova
Ĝin ŝi povis laŭvole per nura sku'
Faligi ĝis sub sia genu'
Mi scias ke ino el ĉi speci'
Tro valoras por mi tro valoras por mi
Veninte kun sia dentopasto
Ŝi restis gasto, ŝi restis gast'
Ŝi ploris ĉar mi diris "restu trankvila"
Dum ŝi invitis al ludo facila
El la libro "Ĝuo por du" pli malpli
Havebla preskaŭ en ĉiu staci'
Mi scias ke ino el ĉi speci'
Tro valoras por mi tro valoras por mi
Sed mi diris "ne plu da ekscito
En mia lito, en mia lit'
Atendu ĝis morgaŭ, atendu, sed sen ploro
Venos amiko kun ĝusta humoro"
Ŝi nun loĝas ĉe li, brodis ŝi sen pen'
La nomon de li sur ĉiu kusen'
Mi scias ke ino el ĉi speci'
Tro valoris por mi tro valoris por mi
Add extended interpretation
If you know what the artist is talking about, can read between the lines, and know the history of the song, you can add interpretation to the lyrics. After checking by our editors, we will add it as the official interpretation of the song!
Latest added interpretations to lyrics