Manŭel - Akvarelo testo (lyrics)

[Manŭel - Akvarelo testo lyrics]

En papera folio vi vidas la flavan sunon
Sed, se pluvas
Per du krajonsignoj ĝi iĝas ombrelo
Kaj la arboj ja estas nur
Flaskoj da vin' renversitaj
Tiuj uloj sidantaj apude fariĝos ebriaj

Ĉiam verdas herbejoj kaj tiu
Punkto en la ĉielo
Estas nepre aŭ la bona Dio
Aŭ iu fluganta mev'

Al la maro por vagadi super la senlima blu'
Tiu ŝipo navigadas nur per velo antaŭen plu
Sed, subakve, fiŝoj scias kien
Iri laŭ sia plaĉo, ne laŭ via vol'

La ĉielo rigardadas, ĉiam bluas la kolor'
Aviadilo flugas alte, nun revenas al la ter'
Dume kelkaj ĝin salutas, svingas manojn
Amike el la vilaĝa drinkej': kien iras ĝi?



En papera folio vi vidas trajnovojaĝantojn
Jen tri bonaj amikoj babilas
Kaj nun ludas kartojn
Eblas ĉie alveni, sufiĉas nur unu sekundo
Per desegna cirkleto atingas vi
La tutan mondon

Tiu knabo paŝadas ĝis kiam atingas muron
Fermas li la okulojn kaj vidas
Momente l' estonton jam

La estonto: kosmoŝipo de planedoj al konker'
Ĉu ĝi solvos la problemon de
Malsato sur la ter'?
Aŭ ĝi portos militojn por la posedo
De la riĉaĵoj de nia mond'?

Ni pluludu la muzikon kaj laboru kun fervor'
La muziko, la laboro, l' amikeco: jen trezor'
Estas ĉiuj ni partoj de bela ludo
Dum l' akvarel'
Senkoloriĝos jam, senkoloriĝos jam

En papera folio vi vidas la flavan sunon
Senkoloriĝos jam sed, se pluvas
Per du krajonsignoj ĝi iĝas ombrelo
Senkoloriĝos jam kaj la arboj ja estas nur
Flaskoj da vin' renversitaj senkoloriĝos jam
Tiuj uloj sidantaj apude fariĝos ebriaj
Senkoloriĝos jam

Interpretazione per


Aggiungi interpretazione

A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z #
Interpretare